Plimulto da venezuelanoj subtenas decidojn de Maduro por batali kontraŭ la kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-23 10:02:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, apr 23 (RHK) La enketfirmao Hinterlaces diskonigis ke 85% de la venezuelanoj aprobas la decidojn de la prezidento Nicolás Maduro fronte al la sanitara krizo provokita de la kronviruso.

La statistika raporto estas parto de nacia enketo aplikata de la Monitoro Pais Hinterlace ekde la 13-a de aprilo, kun kvanta tranĉo farita ĝis ĉi-marde, kie 71% de la faritaj intervjuoj markas tre precizan tendencon, raportis la televida ĉeno Telesur.

Tiamaniere, la enketo sciigas ke 74% de la enketitoj taksas la decidojn de la prezidento Maduro kiel “tre efikaj” kaj “efikaj”.

La datumoj indikas pozitivan pritakson de la agado de Maduro dum 56% de la venezuelanoj sin difinas “nek ĉavistaj nek opoziciantaj.”

El dek personoj enketitaj, 7 estas “malfavoraj” al la propono enmiksiĝa de la usona registaro subtenata de la opoziciantoj dekstrulaj, kiuj volas “forigi Maduron kaj meti transiran registaron”. Dume, 85% pledas por nacia unuiĝo konsiderante ke oni devas “unuigi   ĉies fortojn.”

La studo ankaŭ raportas ke 81% “malfavoras” la punojn ekonomiajn altruditajn de Vaŝintgono kontraŭ Venezuelo. Tial, 78% taksas negativa la sintenon de Usono rilate al la sudamerika lando.

Rilate la migran temon, 83% de la loĝantaro konsideras ke ne estas opcio farebla, surbaze de la diskriminacio suferita de la venezuelanoj, kiuj iam decidis ekloĝi en kelkaj landoj de la regiono.

Tiuj ĉi unuaj rezultoj montras kreskon en la elcento de venezuelanoj, kiuj subtenas kaj pozitive taksas la mastrumon de la registaro, kaj samtempe evidentigas ke inter ili regas sentoj de “espero” kaj “trankvileco”, sen kolero, ne malespero, kvankam ja esprimas “ĝenojn” kaj “zorgojn”.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up