Adoptas Kubo novajn decidojn por fortigi la batalon kontraŭ Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-20 09:03:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis longan kaj profitdonan labortagon pere de videokonfenrenco kun la superaj aŭtoritatuloj de ĉiuj provincoj kaj la speciala municipo Insulo de Junularo.

Dum la laborkunsido oni difinis novajn regulaĵojn por fortigi la batalon kontraŭ Covid-19 en Kubo, kie jam estas 16 kazoj konfirmitaj.

La regulaĵoj estos klarigitaj ĉi-vendrede dum la televida programo Ronda Tablo kaj celas pliigi la epidemiologian gvatadon pri ĉiuj vojaĝantoj alvenontaj al la insulo, samkiel fortigo de aliaj sanitaraj reguloj.

La regulaĵoj inkluzivas decidojn pri komerco, gastronomio, transporto, labora proceduro kaj socia sekureco, krom adaptigoj pri impostaj kontribuoj, interalie, cele al protektado de la loĝantaro fronte al la minaco de la nova kronviruso.

Inter tiuj decidoj la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, klarigis ke oni kontrolos la alvenon de ĉiuj vizitantoj per loĝej-eniro kaj limigo de movoj dum 14 tagoj, por tiuj kiuj loĝos en privataj domoj, kiam ne prezentas spir-simptomoj. Kaze ke ekzistu tiuj simptomoj, la persono estos tuj enhospitaligitaj. Tio estos aplikebla al ĉiuj kunloĝantoj de la vizitanto.

Kaze de turistoj, oni favoros loĝigon en la hoteloj, kie ekzistas ĉiuj kondiĉoj por pliigi la gvadaton klinik-epidemiologian.

Pri tiuj novaj regulaĵoj, la prezidento emfazis ke la plej grava estas rigoro, laboro kaj konduto de ĉiuj, “la lando, la registaro kaj la institucioj estas respondecaj pri protekto de la vivo kaj sano de nia popolo, ankaŭ esti solidaraj kaj kunlabori kun ĉiuj, kiuj bezonas subtenon, laŭ niaj ebloj, ĉar ni ĉiam defendis la ideon ke Patrolando estas homaro.”

Díaz-Canel komentis ke en la mondo okazis multaj esprimoj de ksenofobio, malamo, diskriminacio, egoismo, kaj tiu ne estas nia filozofio. Meze de kompleksa situacio, ni devas esprimi la plej bonajn valorojn de la kuba popolo, kaj ne estas egoismo nek malbontrakto. Sekve, ni agos laŭe.

La prezidento esprimis ke “tio kio evitos kontagon ne estas timo; sed kohera laboro surbaze de ĉio planita”.

Laŭ la lasta aktualigo oni precizigis ke en Kubo estas enhospitaligitaj 523 pacientoj, el ili 159 eksterlandanoj kaj 364 kubanoj; entute estas 16 pacientoj pozitivaj al la malsano, unu forpasis kaj la aliaj 15 stabile evoluas. Iliaj rektaj kontaktoj estas sub aktiva kontrolo, sen novaĵoj ĝis nun.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up