La mondo subtenas Kubon en sia batalo kontraŭ la usona sieĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-03 08:46:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj,  nov 3 (RHK) Ĉirkaŭ kvindek landoj kaj plurflankaj organizaĵoj el la tuta mondo unuanime subtenis la projekton de rezolucio por ĉesigi la usonan blokadon kontraŭ Kubo, kiu estos voĉdonita ĉi tie hodiaŭ por la trideka fojo.

Dum la unua tago de debatoj, kadre de la 77-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNGA), la registaraj reprezentantoj malakceptis la malamikan politikon de Vaŝingtono kontraŭ la kariba nacio kaj postulis ĉesigon de la punaj rimedoj, kiuj tuŝas la kuban popolon pli ol 60 jaroj  antaŭe.

Nome de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, María del Carmen Squeff, konstanta reprezentanto de Argentino, deklaris, ke la blokado estas la plej granda obstaklo al la normala disvolviĝo de Kubo kaj kontraŭas al la internacia juro, la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj la proklamo de la regiono kiel zono de paco adoptita de tiu regiona grupo.

Simile, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj urĝis la Blankan Domon tuj ĉesigi la blokadon, kiu influas la bonstaton, sanon kaj disvolvan perspektivojn de la kuba popolo.

Samdirekte la Movado de Nealiancitaj landoj esprimis, ke eksterteritoriaj rimedoj malhelpas la popolon de Kubo ĝui siajn homajn rajtojn kaj precipe la garantiojn por disvolviĝo.

La afrikaj landoj elstarigis la historiajn rilatojn kun la insulo kaj esprimis sian subtenon.

Dume, la Grupo 77 + Ĉinio denuncis la malfortigan efikon de la financa, ekonomia kaj komerca blokado trudita kontraŭ la plej granda el Antiloj.

Same, pluraj reprezentantoj kondamnis la inkludon de Kubo en la liston de kvazaŭaj Ŝtataj sponsoroj de terorismo, kaj insistis pri kiel la normaligo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono, kune kun la ĉesigo de la blokado, havus pozitivan efikon al la paco en la hemisfero.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up