Aresto de genocid-eskapinto estas potenca justic-mesaĝo laŭ konfirmas UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-17 10:32:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

UN, maj 17 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres asertis ke la aresto de félicien Kabuga, eskapinto pro la genocido en Ruando, sendas potencan mesaĝon al tiuj, kiuj faras tiajn krimojn, kiuj ne povos eskapi el la justico.

Ekde la jaro 2013, Kabuga estis serĉata de la mekanismo rezidua internacia por pun-tribunalo, pro la ŝarĝoj de genocido kaj krimoj kontraŭ la homaro, supozate faritaj en Ruando en 1994, esprimis Guterres.

Certe, kiuj faris tiajn krimojn estos respondecaj dum pli ol 25 jaroj postaj, emfazis Guterres. Krome, la ĝenerala sekretario laŭdis la kunlaboron inter la koncerna internacia mekanismo kaj la francaj aŭtoritatuloj, kio kontribuis al la aresto de Kabuga.

Francaj aŭtoritatuloj anoncis hodiaŭ ke Kabuga estis kaptita en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo. Li rezidis en Asniéres-sur-Seine, en la departemento Altaĵoj de Sena sub falsa identigilo.

La internacia puntribunalo por Ruando akuzis la entrepreniston pri konspiro por fari genocidon kaj genocidon, kaj alternative, pri kunkulpo, rekta kaj puklika instigo kaj ekstermado kiel krimo kontraŭ la homaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up