Mesaĝo de la kuba prezidento: ni venkis kaj plu venkos.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-02-26 06:58:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 26 feb (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, esprimis sian kontenton pro la rezulto de la konstitucia referendumo okazinta ĉi-dimanĉe, per kiu pli ol 6 milionoj da kubanoj ratifis la novan konstitucion de la respubliko.

Per mesaĝo en la socia reto  Twitter, la prezidento esprimis sian “fieron esti parto de nia popolo, kiu meritas la venkon.” Li aldonis ke “tiu ĉi venko estas ankaŭ omaĝo al la Patro fondintaj la nacion, kiel José Martí kaj ankaŭ Fidel Castro kaj Raúl Castro.”

La nombro da kubanoj, kiuj ratifis la konstitucion, reprezentas 86,8% de tiuj kiuj voĉdonis ( 7 milionoj 848 mil) kaj 73,3% el tiuj enlistigitaj en la insulo ( 9 milionoj 298 mil 277)

 Dume, Nee voĉdonis 706 mil 400 personoj, tio estas, 9% el la voĉdonintoj.

Laŭ sciigis la prezidantino de la nacia elektokomisiono, Alina Balseiro, tiu ĉi rezulto estas ankoraŭ provizora, sed indikas fakton. Oni ankoraŭ devas definitivigi la raporton en la daŭro de tiu ĉi semajno.

La ĵusaprobita konstitucio  estis aprobita de la nacia parlamento en pasinta decembro, kaj estis rezulto de vasta popola konsultiĝo, kiu amendis kaj solidigis la novan leĝon. Ĝi anstataŭas la konstitucion de la jaro 1976 , kiu konfirmas la socialisman vojon kaj la gvidan rolon politikan de la komunista partio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up