Novjara mesaĝo de Putin al la prezidento Nicolás Maduro konfirmas kunlaboremon al regionaj gvidantoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-30 07:49:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, 30 dec (RHK) La prezidento de Rusio, Vladimir Putin, gratulis sian homologon deVenezuelo, Nicolás Maduro okaze de la nova jaro, laŭ informis la gazetara oficejo de Kremlino.

En sia mesaĝo adresita al Venezuelo, Putin elstarigis ke la okazintaj dialogoj de la pasinta septembro en Moskvo, konfirmis la kongruon de pozicioj de Rusio kaj Venezuelo pri kernaj aferoj, esprimas la noto.

La  rusa gvidanto ratifis sian fidon pri tio ke dum 2020, Moskvo kaj Karakaso plu evoluigos la rilatojn de strategia asocio kaj la bonfara kunlaboro reciproka.

Aliflanke, Putis ankaŭ gratulis la kubajn prezidenton, Miguel Díaz-Canel kaj Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio, okaze de la Liberiga Tago, la unuan de januaro kaj la nova jaro.

En sia mesaĝo ankaŭ konfirmis sian pretecon “kunlabori konstrue” kun la prezidento argentina, Alberto Fernández.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up