Mesaĝo de UEA okaze de la tago de la deklaracio pri Homaj Rajtoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-11 07:38:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Tejo.org

Digno, libereco kaj justeco por ĉiuj homoj kaj ĉiuj lingvoj!

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj ĉiujn homojn de bona volo okaze de la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ekde sia fondiĝo, en 1908, nia asocio laboras por internacia interkompreniĝo, solidareco kaj estimo inter ĉiuj homoj. La homaj rajtoj estas fundamento de nia Statuto, kaj ni senlace laboras por disvastigi la celojn de UN kaj Unesko en nia rolo kiel organizo en formala konsulta rilato kun tiuj institucioj.

Respekto de la homaj rajtoj estis specife enskribita en la Statuton de UEA jam antaŭ la formala ekesto de la Deklaracio. Hodiaŭ la Statuto senambigue asertas, ke “bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj, estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”

Digno, libereco kaj justeco por ĉiuj homoj kaj por parolantoj kaj uzantoj de ĉiuj lingvoj estas esencaj rajtoj. Okaze de la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio ni rezolute rekonfirmas nian strebadon al respektigo kaj efektivigo de tiuj rajtoj.

Kvankam la mondo multe ŝanĝiĝis tra la lastaj 75 jaroj, la postulado por homaj rajtoj restas kaj restos tutmonda krio. Ni devas fari pli, por ke ĉiuj membroj de la homara familio estu traktataj konforme al ilia esenca kaj egala digno.

La Deklaracio kreis fundamenton kaj klaran gvidilon por progresigo de homaj rajtoj ĝenerale, kie ajn, kaj en ĉiu cirkonstanco. Ĝi ebligis agnoskon kaj difinon de specifaj rajtoj de virinoj, de pli aĝaj personoj, de infanoj – kaj de minoritatoj, vundeblaj grupoj, indiĝenaj popoloj, migrantoj kaj aliaj. Samtempe ĝi estas klara gvidilo por ĉiuj homoj, kie ajn, en kiuj ajn cirkonstancoj por konsciiĝi kaj pledi pri siaj diversaj rajtoj.

En ĉi tiu momento, de memorigo kaj de mobilizo por la estonteco, ni speciale atentigas pri la rilatoj inter lingvoj kaj homaj rajtoj. Malgraŭ tio, ke diskriminacio surbaze de lingvo estas specife malpermesata en la dua artikolo de la Deklaracio, tiu plene fundamenta dimensio de la homa vivo estas tro ofte preteratentata. Same preteratentata estas la proksima rilato inter lingvo kaj persona identeco.

Plenaj homaj rajtoj inkluzivas lingvajn homajn rajtojn, kiuj formu bazon por reciproka respekto kaj kunlaboro. Lingvaj politikoj estas esenca parto de la agado por homaj rajtoj -- por preventi diskriminacion, kaj por konstrui komunajn komprenojn pri la gravaj defioj kiujn frontas la homaro.

Homrajta Tago okazas kvin tagojn antaŭ Zamenhof-Tago, la 15-a de decembro, kiam ni festas la naskiĝtagon de la fondinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, kiu en sia laboro por la lingvo laboris por krei pacon kaj egalecon inter ĉiuj homoj ĉie. Ĉi-jare, ni ligos la du temojn: Zamenhof-Tago estos ankaŭ tago de speciala rekono de la Deklaracio, subtene al la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La universaleco de homaj rajtoj neprigas nian konstantan agadon. Ni daŭrigu niajn klopodojn kaj ĉiam levu niajn voĉojn favore al mondo de plenaj rajtoj por ĉiuj individuoj.

Fonto: uea.org

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up