Almenaŭ 10 mortintoj kaj pli ol 400 vunditoj dum protestoj en Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-11 11:06:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Luisa Gonzalez / Reuters

Bogoto, sep 11 (RHK) Almenaŭ 10 personoj forpasis kaj pli ol 403 estis vunditaj dum la protestoj okazintaj en kelkaj urboj kolombiaj pro la morto de la  advokato Javier Ordóñez mane de policistoj, kiuj uzis  elektran armilon kontraŭ li.
 
Laŭ la raportoj de la gazeto El Tiempo, 7 personoj mortis en Bogoto kaj tri en Soacha, distrikto de Cundinamarca. Aliflanke, inter la vunditoj estis 194 policistoj kaj 209 civiluloj.

La manifestaciantoj kontraŭ la polica perforto ĉefe okazis en Bogoto, Medellín kaj Barranquilla. En kelkaj areoj okazis tumultoj kaj konfrontiĝoj inter la polico kaj la manifestaciantoj. La tago estis markita de kelkaj agoj vandalaj kaj ŝoseoj estis blokitaj. La publika transporto en la ĉefurbo estis haltigita je la oka horo vespere. 

Dume la prezidento Iván Duque “alvokis al kalmo, sereneco kaj fido je la institucioj, por ke rapide la aŭtoritatuloj klarigu la okazaĵojn”.

Pasintmarde, la advokato estis arestita de la polico pro malplenumo de la kvarenteno. Per video diskonigita de atestintoj, du policistoj senmovigis lin surplanke kaj pafis la elektran tuŝilon, spite al liaj petoj haltigi tiun agon.
Ordoñez kaj alia amiko estis arestitaj kaj translokitaj al la Stabo de Tuja Reago (CAI). Laŭ rakontis la amiko, en la policejo la oficiroj “batadis lin forte”.

Post la perforta aresto, Ordóñez estis enhospitaligita, kie poste forpasis, laŭ oni informis al la familio.

Fonto:RT
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up