Pliaj vivoj perdiĝas dum protestoj en Peruo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-11 11:01:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Archivo/tiempoar.com.ar

Havano, feb 11 (RHK) La 48-a morto de civilulo en kontraŭregistaraj protestoj estis konfirmita ĉi-vendrede en Lima, la ĉefurbo de Peruo, post tumultoj en la centra-anda regiono Huancavelica, kie estis ankaŭ tri gravaj pafvundoj kaj 38 arestitoj.

Telefone konsultitaj fontoj diras, ke Denilson Huaraca alvenis senviva al hospitalo kaj la kaŭzoj de lia morto estas esploritaj.

La tumultoj okazis hieraŭ nokte en la urbo Cotaruse, en la provinco Angaraes, apud la regiono Apurímac, kies ĉefurbo estas Abancay, kie estis prenitaj Huaraca kaj la tri vunditoj.

La okazaĵo komenciĝis kiam grupo de policanoj alvenis al blokadpunkto sur la Interoceanic-aŭtovojo por malbari ĝin, sed la kamparanoj de proksimaj komunumoj kiuj gardis ĝin rezistis la polican agadon.

La kamparanoj bruligis interprovincan servobuson kaj vojkontrolbudon.

En Abancay, la hospitalo "Guillermo Díaz de la Vega" konfirmis ke ĝi ricevis la vunditojn.

Siaflanke, la loka delegacio de la Oficejo de la Mediatoro kontrolis, ke la Polico arestis 38 manifestaciantojn, kies situacio estas kontrolata de tiu korpuso.

Ankaŭ, en la suda anda urbo Juliaca, en la regiono Puno, 23 vunditoj estis raportitaj dum la plurhora sieĝo de manifestacianoj ĉe la flughaveno Inca Manco Cápac. El la totalo, naŭ estis enhospitaligitaj kaj tri el tiuj havas pafvundojn.

La eventoj okazis post la amasa kaj paca omaĝo al proksimume dudek Juliaca-loĝantoj, unu monaton post ilia falo en la provo okupi la saman aerterminalon.

La protestoj efektivigitaj en la regionoj de Puno kaj Huancavelica spitis la Kriz-Staton dekretitan de la registaro, la pasintan dimanĉon, por periodo de 60 tagoj (etendebla) kaj en la kazo de Puno kun la Armitaj Fortoj komisiitaj de kontrolo de publika ordo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up