Kreskas la nombro da mortintoj en Brazilo ĝis 228 pro mina katastrofo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-15 08:41:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Brazilio, 15 apr (RHK) La plej ĵusa bilanco de la Civila Defendo en Brazilo informis ke kreskis ĝis 228 la nombro da mortintoj identigitaj pro la kolapso  okazinta la 25-an de januaro en mina diglago en la distrikto Brumadinho, ŝtato de Minas Gerais (nordoriento)

Laŭ la raporto, aliaj 49 personoj estas malaperintaj.

La 11-an de aprilo,  la ŝtata organo retiris 16 nomojn de la listo de malaperintoj, kiuj estis erare inkluzivitaj de parencoj kaj najbaroj de Brumadinho, kie la serĉado alvenas al sia tago 81-a per la servo de  138 militaj fajrobrigadistoj.

La pasintan 25-an de januaro, la haltigaj diglagoj de la deponejo de la mino Córrego do Feijão rompiĝis kaj pli ol 12 milionoj da kubaj metroj da minaj rubaĵoj kaj koto forpuŝis ĉion kio estis antaŭ si.

Ankoraŭ ne estis difinitaj la kaŭzoj de tiu tragedio, sed la ĉefa esplorlinio indikas ke temas pri la normala akvo-akumuliĝo kaj misfunkcio en la drena sistemo de la diglago.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up