Eŭropa komisiono reklamacias al Britio pro malplenumo de la Brexit-Interkonsento.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-01 11:48:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruselo, okt 1 (RHK) La eŭropa komisiono sendis ĉi-ĵaŭde formalan komunikon al la brita registaro “pro malplenumo de siaj devoj kongrue al la Interkonsento de Retiriĝo”. Temas pri la unua paŝo de “formala proceso pro neplenumo kontraŭ Britio”, laŭ klarigas la  komunuma organismo per komuniko.

Laŭ la EU, la leĝoprojekto de la Interna Merkato de Britio, prezentita de la brita registaro la pasintan 9-an de septembro, se estus aprobita, “ malferme perfortas la Protokolon pri Irlando kaj Norda Irlando”, ĉar ĝi permesus ignori kelkajn de la sustantivaj dispozicioj de la Interkonsento de Retiriĝo.

Ĝi denuncas ke spite al la petoj de la Europa Unio, la brita ekzekutivo ne retiris la partojn enhavajn de la leĝoprojekto.

La Eŭropa Komisiono konsideras ke Britio malplenumis sian devon agi je bona volo, kiel preskribite en la artikolo 5 de la Retiriĝa Interkonsento, tiel ke ĝi ekfunkciigis procezon, kies kulmino povus malebligi aplikon de la menciita Interkonsento.

Nun, Britio havas ĝis la fino de oktobro por prezenti siajn argumentojn al la sendita letero. Post analizi iliajn observojn, la Komisiono decidos ĉu emisii aŭ ne motivitan konkludon.

La Retiriĝa Interkonsento, ankaŭ konata kiel Brexit-interkonsento, starigas ke dum la transira periodo, kiu finiĝos la 31-an de decembro 2020, la Justica Tribunalo de la Eŭropa Unio kompetentas, kaj la Komisiono havas tiun kompetenton laŭ la Rajto de la Unio rilate al Britio, ankaŭ rilate al la interpreto kaj apliko de la koncerna Interkonsento.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up