Laborsesioj de la komisiono kiu ellaboras antaŭprojekton de konstitucio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-15 07:46:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborkomisiono ellaboras antaŭprojekton konstitucian

Havano, 15 jun(RHK) La komisiono kreita por ellabori antaŭprojekton de konstitucio avancas en siaj laboroj sub gvido de ties prezidanto, la unua sekretario de la komunista partio, generalo de armeo Raúl Castro.

Dum tiu ĉi semajno okazadis profundaj kaj ampleksaj debatoj kun la celo ke la ĉarto de la nacio konsistigu instrumenton mane de la popolo por fortigi la Revolucion, raportas la gazeto Granma.

En la kunsidoj, kiun partoprenas ankaŭ la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la dua sekretario de la partio, José Ramón Machado Ventura, oni emfazis pri la solidigo de la socialista institucieco, la grava rolo de la konstitucio en la jura ordigo kaj la bezon ke tiu ĉefa leĝo kongruu kun la realo ekonomia, politika kaj socia.

En la redakto de ĝia enhavo oni proponis aldonon de rajtoj kaj devoj cele al plifirmigo de la rilato inter la ŝtato kaj la civitanoj.

La komisiono konsideris la konvenon perfektigi la sistemon de ŝtataj organoj, tiel ke ĝi favoru plian rilaton kun la popolo kaj esprimu ties partopreno pli efika en la mastrumado de la popola povo.

Kiel estis informite, post fini la ellaboradon de la antaŭprojekto, ĝi estos debatita en la nacia parlamento, antaŭ la popola konsultiĝo  kiu transformos la civitanaron en konstitucia aganto, kaj poste ĝi estos submetita je referemdumo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up