Finiĝas laborsesioj de interregistara komisiono Kubo-Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-01 11:04:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 1 (RHK) La bezono tutmondigi solidarecon kaj internacian kunlaboron, estis ratifita dum la sesio de la 18-a interregistara komisiono Kubo-Rusio por kunlaboro komerca-ekonomia kaj sciec-tenika, kiu finiĝas hodiaŭ.

La sesiojn prezidis la kunprezidantoj Ricardo Cabrisas Ruiz, vicunua ministro de Kubo, kaj Yuri Ivanovich Borisov, vicprezidanto de la rusa federacio.

Cabrisas konsideris ke la renkontiĝo esprimas la tradiciajn amikajn rilatojn inter ambaŭ landoj, dum Borisov priskribis Kubon kiel kerna kaj strategia partnero por sia lando; aldonis ke la rilatoj estas bazitaj sur respekto, fido kaj travideblo, kio markas la historian ligon inter ambaŭ landoj.

Dum la kunsido oni revuis aferojn de komuna intereso en la branĉoj ekonomia, financa, energetika, transporta, agrikultura, pri komunikoj kaj sano, interalie.

La kuba vicunua ministro emfazis pri la bezono kunordigi efike la praktikajn agojn de niaj strukturoj por nuligi la efikojn de la politikoj selektivaj kaj unuflankaj aplikataj kontraŭ niaj landoj.

Estis informite ke nuntempe okazas intertraktoj pri industrio, kunlaboro tekniko-milita kaj oni aparte pritraktas aspektojn financajn de la interago ruso-kuba, laŭ deklaroj de la kuba vicunua ministro.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up