Argentino rifuzas “koloniisman rigardon de Britio”

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-17 11:09:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bonaero, mar 17 (RHK) Argentino avertas pri la “rigardo koloniisma de Britio” rilate al la insuloj Malvinas kaj ties “ĉeesto mallegitima” en tiu zono, kio minacas la tutan regionon. 

Post kiam la brita ĉefministro, Boris Johnson, ratifis per oficiala dokumento ke tiu lando plu havos militajn fortojn en la insuloj Malvinas, la ministerio pri eksteraj aferoj de Argentino kondamnis la “tradician rigardon koloniisman de Britio” pri tiuj ĉi insuloj kaj la tuton de britaj posedaĵoj ĉirkaŭ la mondo, kaj postulis al Londono “aŭskulti la internacian komunumon, kiu impulsas finon de koloniismo tutmonde.

 “Surbaze de la argumento ne rekonata de UN defendi la “rajton je libera determino”, Britio plutenas ĉeeston mallegitiman en la Suda Atlantiko kun la celo alproprigi al si la riĉaĵoj de tiu zono kaj kontroli kaj la aliron al la Antartido kaj la du-oceanan trapason inter la Atlantiko kaj Pacifiko, sciigas oficiala komuniko de la sudamerika lando.

La ministerio emfazis ke Argentino denuncis “konstante ke unu el la ĉefaj celoj de Britio estas pluteni militan bazon en Malvinas”, kaj esprimis ke temas pri “cirkonstanco, kiun la landoj latinamerikaj kaj afrikaj  de la suda Atlantiko,  -kiuj formas la Pacan Zonon de la Suda Atlantiko-, raportis kiel minaco por la tuta regiono.

La komuniko sciigas ankaŭ ke Argentino denuncadis ke tiu ĉi milita enklavo perfortas la rezolucion 31/49 de UN, kiu malpermesas unuflankajn agojn en la disputata zono, kiel ja estas milita bazo.

La argentina ministerio konsideras ke la reciproka dialogo estas la vojo por solvi tiun ĉi malakordon por la suvereneco en la Insuloj Malvinas, Georgias de la Sudo kaj Sándwich de la Sudo kaj la maraj spacoj ĉirkaŭaj.

Jam pasis 188 jaroj de la okupo farita de la britaj trupoj en la Insuloj Malvinas, tamen, Argentino daŭre batalas por rekuperi la suverenecon sur tiuj insuloj kaj aliaj okupitaj teritorioj. Plurfoje, ĝi instigis Londonon negoci por solvi la disputon, kaj la britoj tion neadis.


Fonto: HispanTV
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up