Maduro invitas la Forumon de Sao Paŭlo akompani la elektojn en decembro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-16 12:21:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, okt 16 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, invitis la Forumon de Sao Paŭlo partopreni kiel akompananto en la leĝofaraj elektoj de la 6-a de decembro.

Dum virtuala kunveno de la politika mekanismo, kiu arigas partiojn kaj fortojn maldekstrajn de Latinameriko kaj Karibio, Maduro alvokis la organizaĵojn kaj instituciojn de la forumo de Sao Paŭlo “akompani la landon la 6-an de decembro por observi la elektojn” de la novaj parlamentanoj de la Nacia Asembleo (AN) en Venezuelo.

Li asertis ke “la Forumo de Sao Paŭlo estas la espero kontraŭnovliberala de la popoloj de la mondo”; kaj emfazis la demokratian, partoprenan kaj ĉefrolan karakteron de la Bolivara Revolucio, kaj sciigis la volon de la plejmulto de la venezuela popolo solvi la politikajn diferencojn per rekta elekto de siaj reprezentantoj antaŭ la ŝtataj povoj.

Tiusence li klarigis ke “enskribiĝis 14 400 kandidatoj kaj kandidatinoj, 107 politikaj partioj, elektaj grupoj kaj politikaj movadoj. Mi povas diri ke, el tiuj 14 400 kandidatoj, 13 000 estas opoziciantoj.

La ĉavista ŝtatestro certigis, same, la “grandan elektan venkon de la revoluciaj fortoj ariĝintaj en la Granda Patrolanda Poluso por rekuperi la Nacian Asembleon (unuĉambran) kiu, laŭ priskribis Maduro, transformiĝis dum la lastaj kvin jaroj en “epicentro de konspiro kontraŭ la demokratio kaj paco de la lando”.

Maduro parolis tiamaniere rilate la elektojn en 2015, kiam la dekstrularo venezuela venkis ĉe la AN: “Tie komenciĝis la kalvario por ni, ĉar la Asembleo Nacia estis uzita de tiam por provoki puĉon, por provoki militan intervenon, militan eksterlandan intervenon, por agi kontraŭ la financoj de la lando kaj ŝteli niajn aktivojn en eksterlando”, li aldonis.

La nuna elekta procezo avancas spite al la vokoj de la ekstrema dekstrularo bojkoti la elektojn plus la malstabiligaj klopodoj de Usono kaj ties regionaj aliancitoj, kiel Kolombio.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up