Kandidato Arauz favorata por gajni la elektojn en Ekvadoro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-01 18:20:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Andrés Arauz kaj Carlos Rabascall, Ekvadoro. Photo: PL

Quito, feb 1 (RHK) Laŭ raporto de la televida ĉeno HispanTV, la prezidenta kandidato Andrés Arauz estas konsiderata de la enketoj kiel favorata por gajni la elektojn en Ekvadoro la venontan dimanĉon. 

La plimulto de enketoj okazintaj de la pasinta vendredo ĉesis publikiĝi kongrue al la elekta leĝo, kaj konsideras la duopon prezidentan de la progresema alianco Unio por la Espero (Unes), formita de Andrés Arauz kaj Carlos Rabascall, kiel gajnontoj en la unua balotado kun averaĝo de voĉintencoj ĉirkaŭ 35,4%.

Dume, la formulo alianco liberalkristana Kreante Ŝancojn (Creo)- partio socialkristana (PSC) de Guillermo Lasso kaj Alfredo Borrero sumas 26,3% de voĉintencoj.

Por tiu ĉi elekto estas vokitaj pli ol 13 milionoj da ekvadoranoj por elekti novan ŝtatestron kaj vicprezidenton el  inter 16 kandidatoj, ankaŭ 137 membrojn de la leĝofara asembleo kaj kvin reprezentantojn de la Parlamento Andina.
La elekta kampanjo komenciĝis la 28-an de decembro 2020 kun regulaĵoj biosekurecaj difinitaj de la Nacia Elekta Konsilantaro (CNE) kiel malpermeso de politikaj mitingoj por eviti la propagadon de la Covid-19.

Dum la procezo, aŭtoritatuloj de kelkaj ŝtatoj kaj la eksprezidento Rafael Correa montris siajn zorgojn pri tio ke la komisiono suspendu la elektojn, tiel ke laŭ la enketoj, tre probablas ke Andrés Arauz gajnu la balotadon.

Tamen, la prezidantino de la elekta povo ekvadora, Diana Atamaint, ratifis vendrede per Tvitero, ke la prezidentaj elektoj okazos sen prokrastoj nek obstakloj en la dato aprobita ekde marto de 2020.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up