Solidaraj organizoj kun Venezuelo transdonis al UE mondan postulon de respekto al venontaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-01 13:26:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruselo, dec 1 (RHK) Reprezentantoj de solidaraj organizoj kun Venezuelo transdonis ĉi-marde al la Unio Eŭropa (UE) peton subskribitan de 3 500 elstaraj personecoj kaj civitanoj de 30 landoj, kiuj postulas respekton al la parlamentaj elektoj okazontaj en la sudamerika lando.

La dokumento titolita “Unio Eŭropa devas respekti la rezultojn de la leĝofaraj elektoj en Venezuelo”, estas transdonota al la Eŭropa Servo de Ekstera Agado kaj estas adresita al Josep Borrell, alta reprezentanto de la UE por Eksteraj Aferoj kaj Politiko de Sekureco. 

La teksto cirkuligita tra la sociaj retejoj, esprimas ke “”Se la UE vere vetas esti paca ilo en mondo de turbulencoj, ne devus subteni la perforton kaj frontan vojon en Venezuelo. Pro tio ni petas ke ĝi respektu la rezultojn elektajn de la venonta 6-a de decembro kaj subtenu la demokratian volon de la venezuelanoj”.

Inter la subskribintoj de la peto estas la ekvadora eksprezidento Rafael Correa, la nobelpremiito pri paco Adolfo Pérez Esquivel, la brita muzikisto Roger Waters, la prezidenta kandidato franca Jean-Luc Mélenchon, la intelektuloj Ignacio Ramonet kaj Atilio Borón kaj la brazila teologo Frei Betto.

La peto respekti la suverenecon kaj memdeterminon de la venezuela popolo ankaŭ enhavas la denuncon pri la usonaj premoj kaj ĝiaj celoj trudi reĝimŝanĝon en la sudamerika lando.

Tiu ĉi alianciĝo kun la politiko de la vaŝingtonaj falkoj estas danĝera signo de rezigno je ekstera politiko sendependa, kiu montriĝis en diversaj intenco-paroloj, --atentigas la subskribintoj--, aludante la sintenon de la UE survoje al la elektoj.

Ĉi-sence,  elstaraj personecoj kaj civitanoj bedaŭris ke la komunuma bloko decidis rifuzi la inviton de la venezuela ŝtato sendi observantojn por garantii la bonan evoluon de la skrutinioj.

La subskribintoj memorigis ke dum la nuna jaro, la diskutoj inter la registaro kaj la opozicio decidinta repreni la vojon konstitucian, rezultigis la starigon de novaj garantioj elektaj, akceptitaj de la politikaj tendencoj envolvitaj en la procezo.

Rilate al la demokratia karaktero de la parlamentaj elektoj, tio evidentiĝas en la ciferoj: 107 partioj kaj 14 400 kandidatoj por 277 postenoj parlamentaj.

 

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up