Gravaj agoj estas farataj de la venezuela registaro kiel parto de la programo tutlanda kiu serĉas formulojn por multobligi, diversigi kaj vigligi la ekonomion.
La prezidento Nicolás Maduro anoncis labortagon samtempan en la centro, oriento kaj okcidento de la lando por taksi la potencialojn de ĉiu teritorio kaj aprezi la kontribuojn al la ekonomia sektoro.
Necesas malnodigi la obstaklojn kiuj haltigas la ekonomian avancon en la teritorioj, li klarigis dum kunsido kun la entreprenistoj kaj la ministeria stabo.
Tiuj agadoj ebligos determini la situacion en ĉiu regiono kaj ties verajn tributojn por progresigi la impuls-motorojn, kiuj serĉas diversigi la ekonomion en sektoroj de nafto, konstruado, industrio, turismo, teksaĵoj, inter aliaj.
Siaflanke, la aŭtoritatuloj pri justaj prezoj, Andreina Tarazón, klarigis ke ekde nun, kiel parto de la dua etapo en la ekonomiaj aranĝoj, oni multobligos la kontrolojn de la institucio kiu prizorgas tiun fakon.
Ŝi aldonis ke ekde tiu ĉi lundo oni instalos la dialogejojn kun la privata sektoro kun la celo “daŭre garantii al la venezuela popolo la aliron al produktoj kaj servoj”
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- NATO deplojos 37 mil soldatojn ĉe landlimo inter Rusio kaj Ukrainio
- Kubo memorigas eksterordinaran virinon: Vilma
- Kubo refortigos la kontrolprocedurojn por bremsi la propagadon de la Kovim-19
- Kubanoj de ene kaj ekster la insulo sendis mesaĝon al Biden por ĉesigi la usonan blokadon
- La kuba prezidento insistas pri la bezono definitive bremsi la nunan reaperon de Kovim-19