Denuncas Cabello konspirajn intencojn forigi Venezuelon de la paca vojo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-26 11:44:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Diosdado Cabello

 

La unua vicprezidanto de la unuĝinta socialista partio de Venezuelo, Diosdado Cabello, asertis ke la dekstrularo venezuela ne sukcesos forigi la bolivaran revolucion de la paca vojo.

En sia  programo de la televido ŝtata, Venezolana de Televisión, Cabello,  ankaŭ prezidanto de la nacia parlamento elstarigis la bezonon ke la transformoj en sia lando daŭre profundiĝu en paco kaj demokratio.

Li alvokis al meditado de siaj samlandanoj pri la psikologia milito efektivigata tra la sociaj retoj kun la celo altrudi la opini-kredon ke en Venezuelo oni sekvestras infanojn por preni iliajn organojn.

Li aldonis ke temas pri krima milito por krei timon en la loĝantaro kaj subfosi  la prestiĝon de la revolucia registaro, kaj li aldonis, ke la respondeculoj de tiu abomeninda agado devos respondi antaŭ la justico.

Li signis la konsultanton de la dekstrularo, JJ Rendón, kaj  la eksprezidenton hispana Felipe González, kiel partoprenantoj en la konspiroj kontraŭ la bolivara registaro de Nicolás Maduro.

Cabello  ankaŭ taksis hontiga la sintenon de la opoziciantaj deputitoj en la parlamento, kiuj rifuzis debati la agresemon kontraŭ Venezuelo kaj subskribi la postulon nuligi la dekreton usonan kiu taksas la sudamerikan landon kiel minacon por la usona sekureco, kio provokis rifuzon nacian kaj internacian.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up