Venezuelo denuncas antaŭ UN konfiskon de Citgo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-03 09:04:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, maj 3 (RHK) Venezuelo denuncis marde la sankciojn truditajn de la Usona Registaro antaŭ la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), precipe la konfiskon de Citgo, la filio de Petroloj de Venezuelo S.A. (PDVSA) situanta en usona teritorio.

Dum kunveno de la Konsilio pri la 16-a Celo de UN, kiu provas antaŭenigi justajn, pacajn kaj inkluzivajn sociojn, la deputito Konstanta Reprezentanto de Venezuelo ĉe UN, Joaquín Pérez Ayestarán, emfazis la firman engaĝiĝon de sia lando al travidebleco.

Krome, per la oficiala Tviter-konto de la konstanta misio de Venezuelo al UN, Pérez Ayestarán atentigis, ke "unuflankaj trudiniciatoj kaj la provo konfiski naciajn havaĵojn, kiel la kompanio Citgo, konsistigas la maksimuman esprimon de korupto, kaj  reprezentas krimajn agojn kaj duoblajn normojn en la batalo kontraŭ tiu plago".

Dum la okazigo de la evento por la Tago de la Laboro, la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, esprimis sian indignon pri tio, kion li konsideras ŝtelo fare de la usona registaro kaj la opozicia Unuiga Platformo de Venezuelo.

Prezidento Maduro klarigis, ke Citgo generas jarajn profitojn de pli ol 1,000 milionoj da dolaroj kaj havas pli ol 10,000 benzinpumpilojn en Usono. "Ni venkos ĉi tiun konspiron, ni venkos ĉi tiun konspiron, ni denove sukcesos ", li deklaris antaŭ homamaso.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up