Venezuelo marŝas subtene al la ekonomiaj decidoj de la registaro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-21 09:15:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Subteno popola al la ekonomiaj decidoj de la ekzekutivo

Karakaso, 21 aŭg (RHK) Amaso da venezuelanoj marŝados ĉi-marde subtene al la decidoj kaj ekonomikaj agoj de la programo de rekuperiĝo, kresko kaj prospero impulsata de la ekzekutivo, post la ekvalidiĝo de la suverena bolivaro.

Temas pri mobilizo organizita de la nacia estraro de la socialista unuiĝinta partio de Venezuelo (PSUV) laŭ informis la unua vicprezidento Diosdado Cabello, ankaŭ prezidanto de la nacia konstitucia asembleo.

Cabello alvokis la venezuelanojn partopreni la marŝadon kune kun la prezidento Nicolás Maduro, kaj asertis ke kun la prezidento kaj ne kun la dekstrularo, la lando iros antaŭen.

Li asertis ke la nacia asembleo protektos la venezuelanojn fronte al la intencoj de la dekstrularo altigi la prezojn de produktoj kaj servoj.

Li alvokis la civitanojn denunci formale la altigon de prezoj sen pravigo flanke de spekulaciemaj komercistoj, kaj por tio la ekzekutivo disponigis rektan telefonlinion.

Hodiaŭ estos prezentitaj de la ekonomia vicprezidanto, Tareck El Aisammi, la prezojn unikajn kaj la strukturojn de kosto de 25 el la 50 produktoj de la baza konsumkorbo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up