Venezuelo: alvoko mobiliziĝi kontraŭ la perforta agado de la opozicio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-27 09:18:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 27 okt (RHK) En la ŝtatoj de Carabobo kaj Bolívar, mobiliziĝas la popolo kiu subtenas la bolivaran registaron, kun la celo rifuzi la antikonstituciajn agadojn de la opozicio kiu volas aktivigi referendumon kontraŭ la prezidento Nicolás Maduro.

Tiel anoncis komence de la semajno la vicprezidanto de la Partio Socialista Unuiĝinta de Venezuelo, Diosdado Cabello, kiu akuzis la nomatan  Tablo de Demokratia Unueco (MUD) kaj aliajn opoziciajn organizaĵojn “malrespekti la Konstitucion kaj klopodi krei ĥaoson por atingi la  povon per kontraŭleĝaj procedoj”, sciigas la informagentejo Prensa Latina.

Li ankaŭ akuzis la opozician organizaĵon kaj la prezidanton de la nacia asembleo (de opozicia plimulto), Henry Ramos, impulsi la entrudiĝon de Usono en la aferojn de la sudamerika lando.

Li memorigis ke ekzistas multaj atingoj defendendaj, multaj kialoj por daŭre iri al la stratoj subteni la prezidenton Maduro, kaj ĉefe, por demonstri nian sintenon defendi la suverenecon de la lando fronte al kiu ajn potenco aŭ organizaĵo ekstera kiu celas nin subpremi.

Li klarigis ke fronte al la novaj planoj de la dekstrularo, kiu celas konkretigi parlamentan puĉon , la antidoto perfekta estas la popola mobiliziĝo, emfazis la ankaŭ deputito de la ŝtato Monagas.

La popolo koncentriĝis en la sidejo de la registaro en la ĉefurbo kaj aliaj teritorioj, por subteni la agadon ekonomian de la ŝtatestro, subteni la komencon de la dialogoj por pacaj  la 30-an de oktobro kaj rifuzi la klopodojn pri puĉo organizita en la Parlamento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up