Tributo al Fidel Castro en la tombejo Santa Ifigenia

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-05 09:07:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Cuba, 5 dec (RHK) Ekde tiu ĉi-dimanĉo malfermiĝis la pordego de la tombejo Santa Ifigenia, en Santiago de Kubo, kie ripozas la mortrestaĵoj de la historia gvidanto Fidel Castro.

Kune kun la popolo, kiu portas  florojn al Fidel, ankaŭ centoj da ĵurnalistoj el ĉiuj mondopartoj vicas de antaŭ kelkaj horoj por kapti bildojn de la loko.

La aŭtoritatuloj metis ĉirkaŭbarilojn por ordigi la eniron de la pilgrimantoj kiuj daŭre alvenas ĝis la tombejo. Ĉiun horon oni ŝanĝas la honorgardistojn kaj aŭdeblas la muziko de la kanto “Eterna Fidel”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up