Omaĝis Raúl Castro la heroojn kaj martirojn de la lando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-02 18:56:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unuan tagon de januaro la kuba prezidento kaj generalo de armeo Raúl Castro Ruz omaĝis la heroojn kaj martirojn de la lando en la tombejo Santa Ifigenia en la provinco orienta de Santiago de Cuba.

La kuba prezidento plenumis tiun ĉi omaĝon fronte al la tombejoj kie ripozas la mortrestaĵoj de Mariana Grajales kaj Maria Cabrales, patrino kaj vidvino respektive de la generalo Antonio Maceo, heroo de la sendependigaj bataloj kontraŭ la hispana koloniismo.

Antaŭ la tombejo de José Martí, la nacia heroo, Raúl ankaŭ deponis blankajn florojn kiel omaĝo.

Alia omaĝo estis farita al Carlos Manuel de Cespedes, konata kiel la patro de la patrolando kaj sekve dediĉis minutojn solenajn al la neforgesebla heroo Frank País batalinto dum la lasta batalo kaj estro de la movado 26 de julio.

Li ankaŭ omaĝis la internaciistajn batalantojn kaj en la regiono de Mayarí Arriba, en la maŭzoleo de la Dua Orienta Fronto, li omaĝis la heroojn kaj martirojn de la revolucio kaj ankaŭ al sia kamaradino Vilma Espín, heroino de la kuba respubliko,.

Kaj ne mankis omaĝo por la amata amiko de Kubo kaj elstara dancisto hispana, Antonio Gades, kiu ripozas ankaŭ en tiu historia loko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up