Brigado de solidareco vizitas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-31 07:17:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sancti Spiritus, 31 jan (RHK) La sudamerika brigado de solidareco, formita de 150 membroj el Argentino, Brazilo kaj Ĉilio vizitas la centran provincon Sancti Spiritus  por konatiĝi kun ĝia historio kaj kulturo.

Ili esprimis sian solidarecon al Kubo kaj sciigis ke en siaj landoj ili laboras por diskonigi la realon de la insulo, laŭ klarigis unu el la membroj Liliana Perna, kiu taksas tiun ĉi viziton kiel sperto tre klariga kaj stimuliga.

Perna, docento emerita, rekonis la gravecon de tiuj ĉi iniciatoj por la unuiĝo latinamerika. Se ni pli konatiĝas, unuiĝas, kaj tiel povas defendi pli bone la kontinentan unuecon, ŝi aldonis.

La brigado vizitis diversajn centrojn historiajn en Cienfuegos, en Sancti Spiritus kaj Trinidad, du el  la sep unuaj vilaĝoj fonditaj de la hispanoj en Kubo.

Antaŭ ol foriri el Kubo, ili ankaŭ vizitos instituciojn  kiel la Domo de Infanoj sen gepatroj, medicinaj centroj, lernejoj kaj kooperativoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up