La membrolandoj de la alianco bolivara por la popoloj de nia Ameriko-Traktato de komerco por la popoloj (ALBA-TCP) disvastigis oficialan komunikon per kiu esprimas sian profundan antaŭzorgon pro la perfortaj agoj okazantaj en la usona urbo de Ferguson en la ŝtato de Missouri, pro la murdo de la civitano afro-usona Michael Brown permane de policisto, en cirkonstancoj malklaraj kiuj revivigas la gravan problemon de diskriminacio kaj perforto rasaj, ankoraŭ ne solvitaj en tiu lando.
La membrolandoj de ALBA-TCP esprimas sian solidaremon al la afrodevena komunumo usona, kaj alvokas al la aŭtoritatuloj de tiu lando, al ties institucioj, realigi justan, klaran kaj travideblan esploron, kaj plenumi la publikan ord-kontrolon respektante la homajn rajtojn.
Samtempe, la landoj de ALBA-TCP esprimas sian solidaremon al la familianoj de Michael Brown samkiel al la ceteraj viktimoj de la perforto efektivigata dum la lastaj tagoj en la usona loĝloko de Ferguson.
ALBA-TCP: solidareco al la afrodevenaj usonanoj.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Prezidento de Kubo asertas, ke turismo estas fonto de disvolviĝo
- Kubaj studendoj esprimas solidarecajn agojn al universitataj studentoj el Usono
- La 110-a UK okazos en 2025 – en Brno, Ĉeĥio!
- Pli ol du mil arestoj pro protestoj en universitatoj en Usono
- Prezidento de Kubo daŭrigas laborvizitojn en provinco Artemisa