La prezidento de Ganao vizitas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-04 09:26:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Prezidento de Ganao

Havano,  4 apr (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, akceptas hodiaŭ sian homologon de Ganao, Nana Addo Dankwa Akufo-Addo, kiu plenumas oficialan laborviziton en la insulo kun la celo fortigi la reciprokajn rilatojn.

Antaŭ ol renkontiĝi, la afrika ŝtatestro honoros la nacian heroon kuban José Martí,  en la memorialo samnoma en la Placo de la Revolucio. 

Díaz-Canel antaŭsciigis per la socia retejo Twitter  pri la hodiaŭa kunsido kaj elstarigis ke Ganao estis la unua lando de la sudsahara Afriko,  kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun Kubo.

La vizitanto ankaŭ renkontiĝos  kun la prezidanto de la nacia asembleo, Esteban Lazo kaj prelegos en la Aŭlo de la Havana Universitato.

La rilatoj inter ambaŭ landoj  plenumos ses jardekojn kaj havas sian plej altan esprimon en sektoroj kiel sano, edukado, agrikulturo kaj sporto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up