Prezidanto de Bolivio vizitas Kubon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-01 09:11:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ilustra foto. PL.

Havano, jul 1 (RHK) La bolivia prezidento Luis Arce alvenis ĉi-sabaton al Kubo por laborvizito, konforme al invito de sia samrangulo, Miguel Díaz-Canel.

La bolivia ŝtatestro estis akceptita de la ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, kiu ankaŭ bonvenigis lin per sia konto en la socia reto Tvitero kaj atentigis, ke la vizito de Arce utilos por daŭre interŝanĝi pri duflankaj kaj internaciaj aferoj.

La du landoj estas membroj de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Niaj Ameriko-Popoloj,  Komerco-Traktato kaj konservas dialogon, kiun ambaŭ partioj priskribas kiel intensa pro tio ke ili reestablis diplomatiajn rilatojn "frostitajn" de la fakta registaro de Jeanine Áñez (2019 -2020).

Ambaŭ gvidantoj okazigis kunvenon la 25-an de marto ĉi-jare flanke de la XXVIII-a Iber-Amerika Pintkunveno de Ŝtatestroj kaj Registaro en Sankta Domingo, Dominika Respubliko, en kunveno en kiu ili reasertis reciprokajn kunlaborajn rilatojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up