Usonaj kongresistoj vizitas la parlamentan sidejon en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-21 06:48:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 21 feb (RHK) Ana María Machado, vicprezidantino de la nacia asembleo de la popola povo, kaj Yolanda Ferrer Gómez, prezidantino de la komisiono pri internaciaj rilatoj de la kuba parlamento, akceptis en la Kapitolo havana grupon de usonaj kongresistoj kiuj faris viziton al la sidejo de la nacia parlamento.

La vizitantoj, inter kiuj estas la demokrataj leĝofarantoj Patrick Leahy, kiel givdnto), Tom Udall, Michael Bennet kaj la reprezentanto Jim MacGovern, trairis la restarigitajn ejojn de la Kapitolo de Havano, kaj same, povis vidi ankaŭ tiujn kiuj ankoraŭ estas en renovigata procezo.

La usona delegitaro estas en Kubo  ekde la 19-a de februaro kaj  ankoraŭ planas renkontiĝojn kun la ministroj pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez , Rodrigo Malmierca, pri ekstera komerca kaj fremdaj investoj kaj Gustavo Rodríguez, de agrikulturo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up