Kreskas intereso de usonaj entreprenoj rilate al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-22 09:13:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
por komercaj rilatoj inter Kubo kaj Usono

Spertuloj de la Instituto Peterson de Ekonomio Internacia, en Usono, kalkulas ke la eksportoj de varoj usonaj al Kubo povus atingi  la ciferon de 4 mil milionoj da dolaroj jare, kaze de restarigo de la rilatoj komercaj inter ambaŭ landoj.

La informo estis diskonigita de la gazetaro en la sudo de Florido, kaj emfazas la bonfarojn rezultontajn  el malstreĉiĝo de la komercaj kaj financaj limigoj anoncitaj de antaŭ kelkaj tagoj de la usona prezidento Barack Obama, sciigis la informagentejo Prensa Latina.

Laŭ la ekonomikistoj de la Instituto Peterson, kaze ke konkretiĝu la ekzekutiva ago de Obama, la eksportado de kubaj varoj al Usono povus atingi la ciferon de 5 mil 800 milionoj da dolaroj jare, kio  nulas  en la nuna momento.

“Estas granda notico, estas merkato komplete virga”, esprimis Seth Kaplowitz, advokato kaj preleganto pri temoj de financoj en la Universitato Ŝtata de San Diego, parolante pri la kuba merkato.

La interŝanĝoj komercaj inter la du landoj estis interrompitaj en la jaro 1962, depost kiam Washington decidis unuflanke altrudi firman sieĝon ekonomian, financan kaj komercan kontraŭ Kubo, provokante al la insulo damaĝojn kalkulitajn je biliono 112 mil 534  milionoj da dolaroj en tiuj ĉi 52 jaroj.

Laŭ opinio de la spertuloj, la kompleta forigo de la usona sieĝo kontraŭ la insulo povus bonefiki, interalie, al agrikulturistoj, fabrikantoj de aŭtomobiloj kaj traktoroj, flugkompanioj, hotelkompanioj kaj ankaŭ telekomunik-kompanioj de Usono.

Nuntempe, Washington rajtigas la vendojn al Kubo je ĉirkaŭ 350 milionoj da dolaroj jare en agrikulturaj produktoj kiel maizo, rizo, sojo kaj frostigita kokido, kun antaŭpagoj kaj sen aliro al kreditoj, laŭ sciigis la oficejo de agrikulturaj produktoj de Usono.

Unu el la entreprenoj kiuj esprimis sian intereson komerci kun Kubo estas Cargill, korporacio kiuj okupiĝas pri aĉeto, vendo, procezado kaj distribuo de grenoj kaj aliaj agrikulturaj varoj, al kultivo kaj vendo de brutara nutraĵo, kaj al vendo de ingrediencoj por la farmacia industrio. 

La vicprezidanto de la agrikultura giganto, Devry Boughner Vorwerk, taksis la decidon de Obama restarigi la rilatojn kun Kubo kiel “granda unua paŝo”. 

Ankaŭ esprimis sian intereson proksimiĝi al la kuba komerco la flugkompanioj  Delta Air Lines kaj Jet Blue Airways, la hotelĉeno Hilton Worldwide, Marriott International kaj la krozad-linio Carnival Corp.

Fronte al la eventuala forigo de la usona sieĝo  flanke de la Kongreso- la ekonomikistoj anticipas- la petrolkompanioj usonaj povus trovi novan merkaton por la brulaĵoj kaj teknologioj de rafinado en Kubo.

Aldone, ankaŭ estos bonfaroj por provizantoj de generado-ekipaĵoj kaj elektro-transmisiado,  kiel General Electric.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up