Kubo prezentas oportunaĵojn pri fremdaj investoj en la nutra industrio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-07 07:07:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Romo, 7 apr (RHK) Okazis renkontiĝo en la sidejo de la instituto itala-latinamerika (IILA) kun la kuba ministro pri nutra industrio kaj fiŝkaptado, María del Carmen Concepción, kiu parolis pri la programo de evoluo je meza kaj longa tempolimo en la sektoro, kiu favoros la eksterlandan investon.

La renkontiĝo estis parto de la prezento en tiu urbo itala, de la dosiero pri oportunaĵoj pri eksterlandaj investoj en Kubo, kie oni ankaŭ informis pri tio ke la projektoj de negocoj italaj jam identigitaj, alportos pli ol 800 milionoj da dolaroj al la nutra industrio kaj al la insula ekonomio en la venontaj  jaroj.

La kuba ministro, kiu por la unua fojo vizitas Italion, plenumas intensan programon de profesiaj interŝanĝoj kiuj etendiĝos al Milano, Florenco kaj Venezio ĉe dudeko da industrioj cele impulsi komunikan kanalon inter la interesitoj investi en Kubo, kaj same lerni bonajn spertojn kaj ankaŭ diskonigi la kubajn spertojn, informis la ministro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up