Unua vizito de la kuba ministro pri eksteraj rilatoj en Hispanio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-18 07:50:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido, 18 apr (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, finos hodiaŭ sian oficialan viziton dutagan en Hispanio, la unua tiaspeca vizito de kuba ministro en tiu eŭropa lando despot jardeko.

Dum sia lasta labortago en Madrido, la ministro kuba rekontiĝos kun gvidantoj de la politikaj fortoj de tiu lando antaŭ ol vojaĝi al Portugalio.

La antaŭan tagon li estis akceptita de la reĝo Felipe VI kaj la prezidento Mariano Rajoy, al kiuj li invitis viziti la kariban insulon por plifortigi la reciprokajn rilatojn, kiuj travivas tre bonan momenton.

Dum gazetara konferenco kun sia hispana homologo, Alfonso Dastis, la kuba ministro konfirmis la inviton al la reĝo kaj al la prezidento, kaj taksis produktivaj, afablaj kaj utilaj la renkontiĝon kun  Rajoy, kaj  kun la ankaŭ  ŝtatestro en la Palaco de la Zarzuela, privata rezidejo de la reĝa familio.

Dastis sciigis ke Madrido laboros por ke la vizito de Felipe VI kaj tiu de la prezidento estu sukcesaj kaj efektiviĝu kiel eble plej baldaŭ, sen precizigi daton.

Li emfazis la intereson de sia lando fortigi la rilatojn kun la insulo en la sferoj politika, ekonomia kaj socia, tial ke ni estas landoj streĉe ligitaj, fratecaj kaj nia celo estas ke tiuj ligoj estu intensaj kaj solidaj, li aldonis.

Li ree konfirmis la rifuzon de Hispanio al la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono al Kubo dum pli ol kvindek jaroj, kaj fidas je tio ke la nuna administracio de Donald Trump plu tenu la politikon de proksimiĝo komencita de Barack Obama.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up