Renkontiĝas Bruno Rodríguez kaj John Kerry.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-10 09:35:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez renkontiĝis kun la ŝtata sekretario usona, John Kerry por pritrakti temojn rilate al la restarigo de la diplomatiaj ligoj inter ambaŭ landoj.

Dum kelkaj horoj Bruno kaj Kerry kunsidis en la panama ĉefurbo, antaŭ la malfermo de la 7-a printkunsido de la Amerikoj.

La ŝtata departemento usona almetis foton en sia oficiala spaco en la socia reto Twitter kie videblas ambaŭ diplomatoj premante siajn manojn. Temas pri la plej altranga diplomatia renkontiĝo dum pli ol 50 jaroj.

Tamen, ankoraŭ persistas obstakloj al la restarigo de la rilatoj kiel la nepravigebla inkludo de Kubo en la liston de landoj subtenantaj terorismon internacian kaj la ne ekzisto de bankaj servoj por la diplomata misio en Washington.

La ŝtata departemento ĵus rekomendis ke Kubo devas eliri el tiu listo, sed ankoraŭ la prezidento Obama ne sciigis sian decidon al la Kongreso, kiu havas 45 tagojn por esprimi sian opinion, sed malhavas la kompetenton renversi ĝin.



Komentarioj

  • Mori's gravatar
    Mori
    10/04/2015 02:31 pm

    Mi esperas ke pacoplena kunlabrado kaj amika rilato inter la du landoj komencigxos kiel eble plej frue.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up