Partaj elektoj en Kubo: rolo de la virinoj en ĉiuj agadkampoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-26 16:31:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Habana, 26 nov (RHC) Teresa Amarelle Boué, membro de la politika buroo de la komunista partio de Kubo kaj ĝenerala sekretario de la federacio de kubaj virinoj (FMC), plenumis sian voĉdonrajton por elekti la delegitojn al la municipaj asembleoj de la Popola Povo, okazanta ĉi-dimanĉe tra la tuta lando.

En deklaroj al la gazetaro, ŝi esprimis ke la kubaj virinoj ĉiam partoprenis aktive ĉiujn batalojn de la insulo dum la lastaj kvindek jaroj, kaj ĉi-foje tio evidentiĝas per la fakto ke en 63% de la elektaj distriktoj estis kandidatigita minimune unu virino, kaj el ĉiuj pli ol 12 mil kandidatoj 34,4% estas virinoj.

Ĉi-dimanĉe je la sepa matene malfermiĝis en Kubo pli ol 24 mil 300 elektejoj kiuj funkcios dum la elektoj de la delegitoj al la municipaj elektoj ĝis la 6-a vespere.

Laŭ la informoj de la elekta nacia komisiono (CEN), proksimume 200 mil elektaj aŭtoritatuloj laboras en la procezo elekta tra la tuta lando.

Kiel  rezulto de tiu ĉi unua fazo de la ĝeneralaj elektoj 2017-2018 estos elektitaj 12 515 delegitoj en sama nombro da distriktoj, kiuj formos la regorganojn je municipa nivelo.

Tiu ĉi elekta procezo donos sian voĉon por Kubo, laŭ estis esprimite en la alvoko farita je la komenco de tiu ĉi civita ekzerco hodiaŭa, signita de la omaĝoj al unu el la ĉefaj impulsantoj de la demokratio kaj partopreno popola en la landa regado, nome, Fidel Castro.

La partaj elektoj en Kubo okazas ĉiun duan kaj duonan jaron por konsistigi la municipajn regorganojn,  kaj kiel esenca trajto estas la fakto ke la kandidatoj ne faras kampanjojn kaj ili estas kandidatigitaj de popolaj asembleoj tra la tuta lando, sendistinge pri sia partieco, religio, aŭ alia ajna trajto, nur gravas ke temas pri kapablaj, honestaj, prestiĝaj personoj en siaj respektivaj agadkampoj kaj pretaj reprezenti la interesojn de la kuba civitanaro kaj la kuban suvereneco kaj socian elekton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up