Evoluas preparlaboroj por la efektivigo de la partaj elektoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-02 10:35:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo sin preparas por elekti la lokajn regorganojn la venontan 19-an de aprilo, kaj ekde septembro pasintjare, la ŝtata konsilantaro interkonsentis la kreon de laborkomisionoj en la provincoj kun la celo garantii la organizajn kaj materiajn bazojn de la procezo.

Krom la starigo kaj kapabligo de la elektaj komisionoj je ĉiuj niveloj, oni laboras en la planoj por certigi la procezon, kio inkluzivas la komunikadon, transporton, sekurecon informadikan, kaj aliajn bezonatajn rimedojn kiel modeloj, skribiloj, urnoj, murgazetoj kaj komputiloj.

Alina Balseiro, prezidantino de la nacia elekta komisiono (CEN), dum interŝanĝo kun la gazetaro, certigis ke nun estas pli bonaj kondiĉoj por alfronti la elektan procezon.

Ŝi aldonis, ke la ekfunkciigo de nova informadika sistemo desegnita en la Universitato de Informadikaj Sciencoj (UCI), kiu atigas ĝis la nivelo de la distriktoj kaj subtenas ĉiun paŝon elektan jam faritan kaj farotan, garantias plian sekurecon kaj fideblecon de la datumoj.

La sistemo helpas nin validigi la procezon, ŝi aldonis, kaj klarigis ke la komputil-operaciantoj kaj de la informadika sistemo de la elektoj apartenas al la sistemo de la Junulaj Komputilkluboj, kun kiuj estis kontraktitaj la servoj.

Ŝi esprimis ke la kondiĉoj estas grandparte jam kreitaj kaj oni kreas aliajn por la kontrolado de la listoj de elektontoj, kiun oni publikigos la 16-an kaj 17-an de marto, procezo en kiu ĉefrolas la najbaraj organizaĵoj, tio estas, la  komitatoj por defendo de la revolucio tra la tuta lando.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up