La kubaj virinoj postulas haltigon de la usona sieĝo kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-24 09:52:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Imías, Guantánamo, 24 okt (RHK) Teresa Amarella Boué, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj ĝenerala sekretario de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC), prezidis en la teritorio la ceremonion kie la virinoj de  la orienta ekstremo de Kubo, ratifis sian rifuzon kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo altrudata de Usono al Kubo dum pli ol 50 jaroj.

La virinoj esprimis sian postulon haltigi tiun genocidan politikon kaj ankaŭ la redonon al Kubo de la teritorio kontraŭleĝe okupata de la usona militbazo en Guantánamo, esprimis Beitelvis Cantillo Moreira, membro de la organizaĵo en tiu distrikto, raportis la kuba gazeto Granma.

Aliflanke, studentino de la oka grado Keila Labañino Verdecia, nome de la junaj virinoj skizis la gravajn damaĝojn provokitajn de la usona sieĝo al la kuba popolo kaj evoluo de la lando, kaj postulis al la usona prezidento nuna kaj estonta, respekti la rajtojn de la kubanoj konstrui sian estontecon en patrolando libera kaj sen entrudiĝoj.

La ĝenerala sekretario de la virina organizaĵo vizitis la teritorion kune kun la gvidantoj de la regiono kaj dialogis kun la damaĝitoj pro la uragano Matthew, speciale kun la familioj,  kiuj transformis siajn domojn en centrojn por protekti aliajn personojn aŭ en lernejojn por subteni la kontinuecon de la lerneja kurso.

Ŝi esprimis ke ĉie ili perceptis la civitanaron laborantaj en la rekuperiĝo kaj kun fido en la revolucia registaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up