Luiz Inácio Lula da Silva por plia kunlaboro en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-27 00:06:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La eks-prezidento de Brazilo Lula da Silva vizitas unu plian fojon la kariba lando kie li estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.
Lula restos en la insulo por renkontiĝi kun diversaj gvidantoj kaj priparolos temojn kiel energio kaj agrikulturo, interalie.
 Akompanate de la kuba prezidento Raúl Castro, Lula  ankaŭ vizitis la novan havenon de Mariel, en la okcidenta parto de la kuba ĉefurbo, kie staras projekto konstruata kune kun la brazila kunlaboro, nome la speciala evoluzono.
La pasintan 27-an  de januaro, la brazila prezidentino Dilma Rousseff kaj Raúl Castro inaŭguris la unuan etapon de la haveno de Mariel, kie situas granda terminalo  kun enorma zono de ekonomia evoluo.
La investo, situanta je 45 km de Havano, transformiĝos en la ĉefan enirejon  kaj elirejon de la ekstera komerco de Kubo, kaj ĝin financis la nacia banko de ekonomia kaj socia evoluo, institucio de la brazila registaro.
Lula ankaŭ vojaĝis al la centra provinco Ciego de Ávila kun la celo plifortigi la agrikulturan kunlaboron kun la insulo.
Rodrigo Malmierca, ministro pri ekstera komerco kaj fremda investado de la insulo, komentis dum reciproka renkontiĝo, la agadojn de Lula por stimuli la fremdajn investojn en la potencialoj de la kariba insulo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up