Kubo rifuzas kalumnian kampanjon usonan por pravigi la ekonomian sieĝon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-16 22:59:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Denuncas Kubo novan falsigan kampanjon de Usono

Havano, 17 okt (RHK) La kuba ministerio pri eksteraj rilatoj denuncis la eskaladon de Usono en sia agresema politiko kontraŭ Kubo jah atentigis ke tiu registaro utiligas diversajn pretekstojn por pravigi sian genocidan blokadon kontraŭ la kariba insulo.

Carlos Fernández de Cossío, ĝenerala direktoro por Usono de la koncerna ministerio kuba, klarigis ke specife Usono celas defendi per kiu ajn rimedo sian unuflankan politikon, kiu estas konstante rifuzata de la internacia  komunumo pro ties krima karaktero kaj perforto de la Internacia Juro.

Li deklaris ke Usono fabrikas senfundamentajn kalumniojn kontraŭ Kubo per la nomataj incidentoj de sano, kaj aliflanke, ke ili celas restarigi la fiaskitan kampanjon kontraŭ Kubo en la temo de homaj rajtoj.

Anstataŭ dialogi surbaze de respekto, kion Kubo ĉiam pretas fari por kunlabori kiel estas la praktiko  kun aliaj landoj, la registaro de Usono inventas falsaĵojn .

Kubo estas paca lando, kiu evoluigas siajn eksterajn rilatojn surbaze de respekto kaj kunlaboro, kaj tial la usona politiko restas izolita, kio evidentiĝos denove la venontan 31-an de oktobro  kiam la internacia komunumo pledos denove por haltigi la usonan sieĝon, kion ili devus atenti ĉar estas tutmonda postulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up