Kubo alvokas Usonon en UN ĉesigi la ekonomian sieĝon kontraŭ la insulo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-08 09:34:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 sept (RHK) Ĉi-semajne kadre de la ĝenerala asembleo de UN Kubo alvokis Usono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan sieĝon altrudatan al la kariba lando dum pli ol 50 jaroj, kiu multe damaĝas la insulon.

La kuba reprezentantino antaŭ UN,  Anayansi Rodríguez, certigis ke ĉesigo de tia politiko  konsistigus gravan paŝon  en la konkretigo de tiu koncepto adoptita de la Ĝenerala Asembleo de antaŭ 18 jaroj.

Elimini la sieĝon estus klara mesaĝo favore al la paco kaj paca solvo de la diferencoj, ŝi aldonis, kaj esprimis sian bedaŭron ke la terglobo estas tre for de la konkretigo de packulturo.

Kubo insistas ke tiuj unuflankaj punoj de Usono kontraŭ Kubo estas la ĉefaj obstakloj al evoluigo de la kuba popolo, kaj ankaŭ postulis ĉesigon de premaj reguloj unuflankaj, programoj de reĝimŝanĝoj kaj enmiksiĝo en la internaj aferoj de suverenaj ŝtatoj, fenomenoj alfrontitaj de Kubo dum la lastaj kvin jardekoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up