Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Fiagrop 2014: evoluigi la kuban agrobrutan sektoron.

La Foiro agroindustria pri nutrado (Fiagrop 2014) estos oficiale inaŭgurita en Havano ĉi-lunde per komerca ekspozicio kie oni prezentos produktojn kaj aliajn  servojn  de entreprenoj kaj firmaoj el 16 landoj. La unuaj aranĝoj komenciĝis  ekde sabato.
Temas pri foiro kun integriga karaktero de la sektoroj agrobruta, sukera kaj la nutraĵa industrio, kiu ankaŭ inkluzivigas brutaro-foiron kun sportaj aranĝoj kutimaj de la specialistoj kiuj rilatas al la sektoro plus prelegoj fakaj pri la temo.
La evento okazos en la ekspoziciejo “Rancho Boyeros” konata kiel farmobieno,  kie kadre de kvar pavilonoj kun areoj de 903 kvadrataj metroj kaj tute subĉiela areo, oni ekspozicios maŝinaron kaj instrumentojn,  kiuj posedas modernan teknologion.
Laŭ ties direktoro, Adolfo Aroche, la celo estas ke la foiro estu platformo por evoluigi la agrobrutaran sektoron en Kubo kaj ke la civitanaro elektu tiun aranĝon kiel vojon ankaŭ por familia ĝuo.
La foiro sesios ĝis la 23-a de marto kaj ĝi antaŭvidas novajn eblecojn komercajn, enkondukon  de novaj firmaoj en la insulo, miksaj entreprenoj kaj aliaj negoceblecoj por merkato kiu daŭre  kreskas.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3829912

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4441
  • today: 765
  • online: 164
  • total: 3829912