Komenciĝis la agronutra foiro Fiagrop 2017.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-20 23:23:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 21 mar (RHK) La 20-a internacia agronutra foiro Fiagrop 2017 komenciĝis oficiale  kun ĉeesto de 16 landoj por impulsi negoc-dosieron kaj  aliajn aranĝojn  lige al tiu evento.

La eventon partoprenas tradicia prezento en la ekspoziciejo de Rancho Boyeros, kie reprezentantoj de Francio, Ĉeha Respubliko, Germanio, Venezuelo, Meksiko, Panamo, Usono, Nederlando, Hispanio, Arabaj Emirlandoj, Italio kaj aliaj landoj.

Fiagrop 2017 sesios ĝis la 26-a de marto kaj en la programo inkluzivas konkurson pri artoj vakeristaj, ekspozicio de brutaro kaj aliaj prezentoj rilataj al brutbredado.

Laŭ informis la organizantoj, temas pri la plej granda evento el ĉiuj faritaj antaŭe, jen pro la partopreno jen pro la grandeco de la ekspozicia areo, kiu etendiĝas sur pli ol ok mil kvadrataj metroj, el ili ĉirkaŭ 2 mil metroj subtegmente, kun aldono de kvina pavilono.

La celo estas kontribui al evoluigo de la ekonomiaj sektoroj reprezentataj, nome, agrikulturo, nutriga industrio kaj sukero.

Pli ol 60 firmaoj produktistoj de necesaĵoj kaj servoj ĉeestas tiun ĉi eldonon, kiu havas la partoprenon de 172 ekspoziciantoj, kontraŭ 76 en la pasinta jaro, precizigis la direktoro de la foiro, Ignacio Caraballo.

Krom la konkursoj naciaj kaj internaciaj de vakeroj el pluraj landoj kiel Meksiko, Panamo kaj Venezuelo, interalie, okazos 34 prelegoj de specialistoj el diversaj institucioj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up