Díaz-Canel pledas por pli da sciencaj aplikoj en la konstruado.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-15 07:40:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 15 maj (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis en Havano plifortigi la centron de esploroj kaj evoluigo de la ministerio de konstruado por altigi la kvaliton kaj solvi problemojn de tiu sektoro.

Dum laborkunsido, la ŝtatestro ratifis la bezonon prioritati la rilaton inter scienco kaj teknologio kun la konstrubranĉo por inkluzivi formojn pli efikajn kiuj rezultigu konstruaĵojn daŭripovajn kaj pli rezistemajn al la media erosiado.

La ministrino de scienco, teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez, elstarigis ke malgraŭ tio ke ekzistas progresoj, oni povas labori en pliaj programoj kaj evolulinioj kontribuontaj al la konstrua branĉo.

La ministrino instigis plu avanci en la rilatoj kun la universitatoj kaj ĉefaj esplorprojektoj. Oni ankaŭ analizis la kontribuojn de la scienco al la loka produktado de materialoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up