Díaz-Canel pledas por daŭra kaj rigora laboro fronte al Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-01 10:28:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, apr 1 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel prezidis la tagan kunsidon pri la situacio de Covid-19 en la insulo, kie oni taksas la decidojn bezonatajn por eviti la propagadon de la pandemio en la nacia teritorio.

Dum la kunsido ĉi-marde, Díaz-Canel instigis al daŭra kaj rigora laboro kune kun la popolo, principo sur kiu baziĝas la landa strategio por alfronti la pandemion.

Kiel parto de tiu ĉi detala laboro, la ĉefministro Manuel Marrero, komentis ke la lando jam aprobis 230 regulaĵojn diskonigitajn al la loĝantaro. Li aldonis kun kontento, ke tiuj regulaĵoj estas daŭre plenumataj.

Li klarigis ke, konsiderante la agadplanon por alfronti kaj kontroli la malsanon, kaj la evoluon de la pandemio je monda skalo, la registaro kuba adoptis la decidon peti la retiriĝon de ŝipoj eksterlandaj, kiuj daŭre navigadas en niaj teritoriaj marakvoj.

Li ratifis la decidon, antaŭ kiu ajn situacio urĝa, la ŝipoj ricevos la bezonatan helpon, sed nur kiel escepto. La nuna kunteksto kondukis nin al suspendo de flugoj ĉiuspecaj, regulaj aŭ luitaj flugoj, kun pasaĝeroj, ĉar tio konsistigas aldonan riskon por nia popolo.

Same kiel antaŭe dirite, oni prikonsideros esceptajn flugojn, kiel forveturo de kubaj kuracistoj, alveno de kargoj kun donacoj de aliaj registaroj aŭ urĝaj bezonoj pri flughavenaj servoj, kaj alveno de konkretaj komercaj flugoj.

La kuba prezidento sciigis la interkonsenton de la politika buroo de la partio, prezidita de Raúl Castro, pri  nuligo de la parado omaĝe al la 1-a de majo kaj prokrasti la kongreson de la asocio nacia de kamparanoj.

Díaz-Canel kunvokis la centralon de kubaj laboristoj proponi la manieron festi tiun ĉi tagon de la laboristaro. Li insistis pri la bezono daŭre resti en socia izoliĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up