Sesios evento por instigi al pli da uzo de biogaso.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-06 14:54:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba societo por instigo de la renovigeblaj fontoj kaj respekto al medio (Cubasolar) organizas renkontiĝon de fakuloj en la centra provinco Villa Clara, kiu sesios de la 16-a ĝis la 19-a de tiu ĉi monato.
La vicprezidanto de tiu societo, Julio Torres Martínez, informis al la gazetaro ke la celo de la renkontiĝo estas instigi al uzo de biogaso kiel fonto de renovigebla energio en la kuba ekonomio, por anstataŭi la uzon de fosiliaj brulaĵoj.
Li klarigis ke ĉiujare altiĝas la nombro de instalaĵoj tiuspecaj tra la tuta insularo, kiuj kontribuas al protektado de la medio; li ankaŭ agnoskis la kontribuon de la kooperativa kaj kamparana sektoroj dediĉitaj al la produktado de porkoviando, kiuj havas tre aktivan kvanton de biodigestoroj por traktado de organikaj reziduoj kaj kiel loka energifonto.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up