Mediprotektado per ŝparprogramo kaj konsciiga laboro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-24 17:03:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En Kubo oni pli kaj pli oni klopodas altigi la konscion pri mediprotektado  en la praktiko;  la registaro daŭre aliĝis al la diversaj internacia kontraktoj kontraŭ emisiado de poluaj gasoj al la atmosfero kaj simile.

La sindevigo de la kuba registaro pri media protektado kaj specife por kontraŭbatali  grundo-degradiĝon, stariĝis nekontesteble en la leĝaj kaj politikaj instrumentoj.

Tiu ĉi agado fariĝis pli koĥera,  esence, depost la Konferenco de Rio en la jaro 1992 kiam oni modifis la konstitucion de la lando por fortigi ĝian pritrakton rilate la mediprotektadon kaj la koncernajn respondecojn de la civitanaro.

Tiurilate ekzistas la Leĝo pri Mediprotektado de la jaro 1997, Dekreto pri protektado, uzo kaj konservado de la grundoj de la jaro 1993, Dekreto pri teraj akvoj, Leĝo de minoj kaj Leĝo de arbaro de la jaro 1994 kaj 1998 respektive. Ili ĉiuj konsistigas tre signifajn instrumentojn kiuj provizas la leĝan bazon por realigo de tiu ĉi sindevigo.

Ankaŭ estis aprobita tuta programo kiu jam funkcias. Ni parolas pri la programo konata kiel Tasko Vivo. Ĝi  enhavas taskaron surbaze de la Tagordo 2030 de Unesko kaj la celaro de UN pri  temoj rilataj al mediprotektado.

En Kubo, ekzemple,  la sukera industrio estas esenca por plenumo de la celoj protekte al la medio. Tial ke ĝi, pro propraj trajtoj, estas unu el la industrioj kiuj poluas la medion. La ministerio pri sciencoj, teknologio kaj medio, okupiĝas pri medirilataj temoj kaj entreprenas konkretajn paŝojn por renversi tiun situacion, kio iom post iom sukcesas kaj tre pozitive antaŭeniras.

Aliflanke, la kuba provinco Villa Clara, en la centra parto de la insulo, posedas nuntempe, unu el la plej malaltaj akvokonsumoj por ĉiu metra tuno da sukero. Tion oni ŝuldas al la efiko  de ŝparprogramo kiu reduktas la kvanton da likvaj reziduoj en ĉiuj fabrikoj.

Inter tiuj reguloj starigitaj en la koncerna ŝparprogramo, oni antaŭvidas  gravajn investojn en la malpliigo de organikaĵoj en tri grandaj sukerfabrikoj.

Alia grava decido estis la enkonduko de teknologiaj ŝanĝoj en la distilejo  por produkti alkoholon surbaze de diluitaj kansukoj. Tiu ĉi procezo  reduktis la volumon kaj agresemon de la reziduoj iam verŝitaj en la apudan riveron Guaní de tiu provinco.

Resume, oni povas diri ke la lando posedas ĉiujn necesajn leĝarojn rilate al tiuj ĉi gravaj postuloj de la homa ekzisto kiel konservado de nia medio, grundo, akvoj kaj aliaj naturaj rimedoj esencaj por la vivo. Kompreneble, oni ne kontentiĝas pri tio kaj daŭre ekestas aliaj programoj specifaj kaj  komunumaj projektoj kiuj celas konsciigi la loĝantaron pri la graveco de la loka agado. Nur tiel oni povas solide avanci en la ĝenerala celaro vivi en harmonio kun la naturo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up