Kubo vetas por renovigeblaj energioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-18 08:51:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Elektra Kompanio de Granma

Tiel estas establita en ĝiaj naciaj programoj kaj strategiaj gvidlinioj, kiuj antaŭvidas ke ĝis la jaro 2030 la insulo devas atingi ĝis 29% de renovigeblaj energifontoj en la plej gravaj sektoroj de la ekonomio, unue, la elektrogenerado kaj la agrikulturo, sed ankaŭ en la elektromovo.

Pro tio la diversaj organoj kaj fakuloj konfirmas la urĝan impulson, kiun oni devas doni al tiu ĉi celo, ĉar nuntempe, nur 5% de la energifontoj de la insulo estas renovigeblaj.

Tiu alta dependeco de fosiliaj energifontoj kreas grandajn problemojn, unualoke, devigas la landon importadi brulaĵojn en grandaj monsumoj de dolaroj, kiuj ja mankas kaj ĉiukaze, pli bone uzeblas por aliaj celoj.

Inter la ĉefaj obstakloj al tiu celo estas la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca. Laŭ asertas fakuloj, nuntempe en la mondo ekzistas diversaj fondusoj kiuj disponigas monsumojn al projekton celantaj impulsi renovigeblajn energiojn, sed por Kubo ili estas blokitaj de la usonaj punoj. Tamen, ne nur por la registaro tio estas neatingebla, sed ankaŭ por eksterlandaj investistoj, kiuj interesiĝas pri partopreno en diversaj projektoj de la insulo. Tute ne eblas aliri tiajn fondusojn.

Alia problemo estas ke Kubo forte subvencias la elektran konsumon de sia loĝantaro, kaj tio ne stimulas fremdajn investistojn, ĉar ili ne povas rericevi la investitan monon, ankaŭ pro la fakto ke en Kubo ĉiuj pagoj de elektraj tarifoj estas en kubaj pesoj.

Kaj alia elemento solvenda estas la bezonsento, tio estas, ke entreprenistoj kaj industriistoj devas envero eksenti bezonon memprovizi sin kaj siajn produktaĵojn per tiu energifonto; same okazas en la agrikulturo, kiu devas pli rapide ŝanĝi sian energetikan matricon por produkti nutraĵojn kaj realigi aliajn taskojn ligitajn al produktado kaj kultivado.

Laŭ asertas kubaj fakuloj, la sunenergio estas la plej bona por la insulo. Do, indas realigi sunan revolucion, asertas specialistoj, ĉar unualoke, la suno abundas tutlande en sama proporcio.

Jam ekzistas gravaj projektoj de eksterlandaj investistoj, kaj tiurilate, oni ankaŭ preparas normon juran por novaj investoj, kiuj devus realigi siajn projektojn konsiderante difinitan procentaĵon per renovigeblaj energifontoj.

 Fakte, en la insulo jam evidentiĝas bonaj progresoj en la uzado de fotovoltaj energioj en la industrio, la agrikulturo kaj transporto, interalie, kio kontribuas al la nacia elektroenergetika sistemo. Tamen,  bezonatas pli granda paŝo tiudirekten kiel daŭrigebla vojo por transformi la nunan energetikan situacion de la insulo, asertas fakuloj de la ministerio pri energio kaj minoj.

Do, tiu estas la korekta vojo kaj ekzistas registaraj programoj kiuj vetas por renovigeblaj energifontoj, biomaso, vento kaj aparte, la suna energio, ĉar ĝi abundas en nia tuta insularo kaj la investo-kostoj pli efikas pro tio ke en malpli da tempo oni povas instali grandajn kapacitojn. La kondiĉoj realaj kaj teknikaj estas jam kreitaj.

Oni eĉ preparas sin por instali  ĉi-jare 4 novajn fotovoltajn parkojn tutlande. Kun ĉies partopreno indas krei sunan revolucion.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up