Denuncis Bruno Rodríguez la klopodojn de Usono senkreditigi la medicinan kunlaboron eksterlande

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-24 07:54:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Nov-Jorko, 24 sep (RHK)  La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez denuncis Usonon pro ties klopodoj saboti kaj senkreditigi la medicinan kunlaboron de Kubo, bazitan sur etikaj kaj humanistaj principoj, ekzemplo de kunlaboro Sudo-Sudo, kiu helpas landojn de Latinameriko kaj Karibio, Afriko kaj Azio plibonigi la sanservojn kaj doni medicinan atenton en lokoj malfacile alireblaj.

Rodríguez alparolis dum evento altnivela pri sano en la sidejo de UN en Nov-Jorko. Li emfazis ke kiam Usono atakas la kuban medicinan kunlaboron, ne nur agresas Kubon, sed subfosas la realajn eblecojn de multaj evolulandoj konkretigi la homan rajton je sano kaj plenumi la celojn de daŭripova evoluo.

La ministro elstarigis ke la filozofio kapitalista opozicias al universala sanservo, ĉar tio signifas pliajn respondecojn kaj publikajn elspezojn por la ŝtatoj.

Tiurilate, la kuba sperto evidentigas ke kiam ekzistas la politika volo, eblas konstrui sansistemon unikan, publikan, senpagan kaj alireblan por la tuta civitanaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up