Raúl Castro ĉeestos la ĝeneralan asembleon de UN en Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-17 09:53:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, anoncis dum gazetara konferenco en Havano, ke la prezidento Raúl Castro elparolos antaŭ la ĝenerala asembleo de UN la 28-an de septembro.

Bruno Rodríguez, prezentis la novan raporton de la insulo pri la sekvoj de la ekonomia sieĝo altrudata al la insulo kaj sciigis ke dum sia restado en Nov-Jorko, la kuba prezidento ĉeestos la pintkunsidon kiu pritraktos la Agendon Post-2015 kaj la konferencon pri enposteniĝo kaj egalrajteco de la virinoj, kiu donos kontinuecon al la monda konferenco pri la temo okazinta en Ĉinio.

La laboragendo de la kuba ŝtatestro ankaŭ inkluzivas reciprokajn renkontiĝojn kun aŭtoritatuloj el diversaj landoj, kunsidojn kun personecoj usonaj, kun reprezentantoj de la solidareco al Kubo kaj kun la insula elmigrantaro.

La ministro raportis ke la ekonomia damaĝo kaŭzita al la kuba popolo pro la apliko de la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo de Usono en la nunaj kondiĉoj atingas la nombron de 833 mil 755 milionoj da dolaroj.

Li ankaŭ parolis pri aliaj ciferoj rilate al sekvoj de tiu usona politiko kiu damaĝis diversajn sektorojn de la lando, sed ankaŭ rilate al la damaĝoj humanaj, kiuj ne pritakseblas per simplaj ciferoj.

Li emfazis ke la rezolucio kiu komdamnas tiun politikoj de sieĝo jam cirkuladas inter la membroŝtatoj kaj baziĝas sur “aktualigo de la tradicia teksto kiu dum pli ol 20 jaroj estis prezentita kaj amase aprobita de la asembleo”.

Tiu ĉi dokumento enhavas du pliajn paragrafojn pri la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Usono, kvankam oni vidas kun antaŭzorgoj ke la punoj ekonomiaj de la sieĝo daŭre validas”, kaj pri ĝi estas tute novaj ekzemploj de li menciitaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up