Virtuala forumo memorigos viziton de Fidel Castro al Nov-Jorko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-19 09:58:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 19 (RHK) La 60-a datreveno de la vizito de Fidel Castro al Nov-jorko kaj lia unua parolado en la Ĝenerala Asembleo de UN, estos prifestata hodiaŭ de solidaraj grupoj en Usono per virtuala forumo.

La organizantoj de la forumo informis ke la ĵurnalistino usona Rosemari Mealy, aŭtorino de la libro “Fidel kaj Malcom X: memoroj de renkontiĝo”, estos la moderatoro de la evento.

Inter la partoprenontoj antaŭviditaj estos la konstanta reprezentantino de Kubo antaŭ UN, Ana Silvia Rodríguez.
De antaŭ 60 jaroj, la 26-a de septembro, la tiama ĉefministro kuba parolis antaŭ la Ĝenerala Asembleo. Lia parolado, preskaŭ 5-hora, estas inter la plej longaj eldiritaj en UN, kaj ankaŭ unu el la plej kritikaj kaj fortaj kontraŭ la filozofio de milito kaj forrabado.

La denunco pri pluraj agoj de la usona registaro kontraŭ la kuba Revolucio kaj uzo de perforto, estis la argumentoj ĉefaj de tiu parolado, ofte aplaŭdita.

Iom post la venko de la Revolucio en Kubo, en januaro de 1959, Fidel alvenis al Nov-Jorko okaze de la Ĝenerala Asembleo, dum progresistaj transformoj okazantaj en la insulo, levis malestimon en la potencaj sferoj de la norda lando.

La kuba gvidanto denuncis la hontigan trakton ricevitan en la hotelo Shelburne kaj li decidis ekloĝi kun la tuta insula delegitaro en la hotelo Theresa, situanta en Harlem, unu el la malriĉaj kvartaloj de tiu urbo. 

La usonaj aŭtoritatuloj ekskludis lin de kunsidoj kaj oficialaj renkontiĝoj, sed li trovis en Harlem,- en ties loĝantaro, afro-usonanoj plejmulte,- subtenon, admiron kaj varman akcepton.
Fonto: PL



Komentarioj

  • Albreĥto's gravatar
    Albreĥto
    22/09/2020 07:07 am

    Granda Homo Fidelo.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up