La kuba parlamento sesios virtuale fronte al la nuna epidemiologia scenejo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-13 12:45:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Homero Acosta,  sekretario de la Nacia Asembleo

Havano, okt 13 (RHK) La leĝofara laboro de Kubo ne haltis nek haltos, sed alĝustiĝas al la nova normaleco por atenti gravajn aferojn de la sociekonomia vivo de la lando, plenumante la mandaton donitan de la Konstitucio  al la deputitoj. 

La kvina ordinara laborperiodo de la nacia asembleo de la popola povo, en ties 9-a leĝofaro, havos ĉeestan partoprenon de la havanaj deputitoj kaj aliaj rezidantaj en la ĉefurbo, kaj de la ŝtata konsilantaro.

Tiel estis informite de Homero Acosta Álvarez, sekretario de la asembleo, kiu precizigis ke en tiaspeca formato estus 225 deputitoj en la Kongresa Palaco de Havano, dum la ceteraj el provincoj estos ligitaj virtuale, per videokonferencoj, favore al interago kaj debato.

Oni plenumos ĉiujn regulaĵojn higienajn kaj sanitarajn, faros testojn en reala tempo PCR al ĉiuj partoprenontoj kaj personaro subtena en ĉiuj provincoj, krom limigos la nombron da personoj invititaj.

Ĉi-foje ne sesios la laborkomisionoj, escepte de tiu pri konstituciaj kaj juraj aferoj, pri internaciaj rilatoj, kaj de ekonomikaj aferoj, ĉar oni devos submeti al asemblea aprobo la koncernajn raportojn  pri leĝoprojektoj analizotaj en la kadro de la leĝa proceduro aprobita.

Laŭ la programo, la 26-an de oktobro oni faros videokonferencon el la Kongresa Palaco, la prezenton de la leĝoprojektoj; dum la 27-a oni interŝanĝos kun la estraro de la ministerio pri publika sano pri la frontado al la pandemio, kaj krome, oni informos la deputitojn pri la ekonomia situacio de la lando kaj la tasko pri monordigo, oni precizigis.

La tagordo de la plenkunsido de la 28-a de oktobro enhavas kelkajn punktojn, diris Acosta Álvarez. Interalie, la prezento de la Raporto de Likvido de la Buĝeto 2019, de la sociekonomia strategio por impulsi la ekonomion kaj fronti mondan krizon provokitan de la Covid-19, kaj ratifo de la interkonsentoj kaj leĝodekretoj aprobitaj dum tiu ĉi periodo flanke de la ŝtata konsilantaro, li precizigis.

Same, li asertis, en tiu tago oni analizos kvar leĝoprojektojn: pri ekstera servo, pri organizo kaj funkciado de la ministra konsilantaro, pri haltigo de la elektitoj al la organoj de la popola povo, kaj de la prezidento kaj la vicprezidento de la respubliko.

Laŭ diktas la Konstitucio de la Respubliko, la Nacia Asembleo de la Popola Povo kunvenas ordinare dufoje jare. La venonta sesio de la 28-a de oktobro estus la unua de 2020, kaj la dua devos okazi decembre, klarigis Homero Acosta.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up